Libro de Ester 9:25
sed kiam ŝi venis antaŭ la reĝon, ĉi tiu ordonis skribe, ke lia malbona entrepreno, kiun li preparis por la Judoj, turniĝu sur lian kapon; kaj ke oni pendigu lin kaj liajn filojn sur arbo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
1 Samuel 25:39Kiam David aŭdis, ke Nabal mortis, li diris: Benata estu la Eternulo, kiu juĝe punis pro la malhonoro, kiun mi havis de Nabal, kaj Sian sklavon Li detenis de malbono, kaj la malbonecon de Nabal la Eternulo returnis sur lian kapon. Kaj David sendis kaj paroligis al Abigail, ke li volas preni ŝin al si kiel edzinon.
Esther 7:5Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel?
Esther 9:13Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, estu permesite al la Judoj en Ŝuŝan ankaŭ morgaŭ fari tion saman, kion hodiaŭ, kaj la dek filojn de Haman oni pendigu.
Psalms 7:17Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.
Psalms 109:17Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li.
Psalms 141:10La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj, Dum mi preteriros.