Eliro 10:22
Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 20:21Kaj la popolo staris malproksime; sed Moseo alproksimiĝis al la mallumo, kie estis Dio.
Deuteronomy 5:22Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per voĉo laŭta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du ŝtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi.
Psalms 105:28Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
Ezekiel 32:7Kiam vi estingiĝos, Mi kovros la ĉielon kaj senlumigos ĝiajn stelojn, la sunon Mi kovros per nubo, kaj la luno ne havos sian lumon.
Joel 2:2tago de mallumo kaj senlumeco, tago de nuboj kaj nebulo; simile al la matena ĉielruĝo disvastiĝas sur la montoj popolo grandnombra kaj forta; tia neniam ekzistis ĝis nun, kaj ankaŭ post ĝi ne plu ekzistos tia, en iu ajn generacio.
Amos 4:13Ĉar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion ĉi tiu intencas; Li faras la ĉielruĝon kaj la nebulon; Li iras sur la altaĵoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.