Eliro 10:6
kaj ili plenigos viajn domojn kaj la domojn de ĉiuj viaj servantoj kaj la domojn de ĉiuj Egiptoj tiel, kiel ne vidis viaj patroj kaj viaj prapatroj de post la tago, kiam ili aperis sur la tero ĝis la nuna tago. Kaj li turniĝis kaj eliris for de Faraono.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 8:21Ĉar se vi ne forliberigos Mian popolon, jen Mi venigos sur vin kaj sur viajn servantojn kaj sur vian popolon kaj en viajn domojn fiinsektojn; kaj pleniĝos de la fiinsektoj la domoj de la Egiptoj, kaj ankaŭ la tero, sur kiu ili estas.
Exodus 9:24Kaj estis hajlo, kaj fajro ekflamadis meze de la hajlo, en tiel forta grado, ke io simila neniam estis en la tuta lando Egipta de post la tempo, kiam en ĝi aperis popolo.
Exodus 10:14Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia.
Exodus 11:8Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.
Joel 2:9Ili trakuras la urbon, kuras sur la muregoj, eniras en la domojn, grimpas tra la fenestroj, kiel ŝtelisto.