Eliro 12:15
Dum sep tagoj manĝu macojn; en la unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉiu kiu manĝos fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 17:14Kaj se estos prepucihava virseksulo, kiu ne cirkumcidos la karnon de sia prepucio, tiu animo ekstermiĝos el sia popolo: Mian interligon ĝi rompis.
Exodus 12:19Dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon, ties animo ekstermiĝos el la komunumo de Izrael, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu li estas indiĝeno de la lando.
Exodus 13:6Dum sep tagoj manĝu macojn, kaj en la sepa tago estu festo de la Eternulo.
Exodus 30:33Se iu konsistigos ion similan kaj ŝmiros per ĝi laikon, li ekstermiĝu el sia popolo.
Exodus 31:14Kaj observu la sabaton, ĉar ĝi estas sankta por vi; kiu ĝin malsanktigos, tiu mortu; ĉar se iu faros en ĝi laboron, tiu animo ekstermiĝu el la mezo de sia popolo.
Exodus 34:25Ne buĉverŝu sur fermentintaĵon la sangon de Mia ofero, kaj ne devas resti ĝis mateno la ofero de la festo de Pasko.