Exodus 12:3
Diru al la tuta komunumo de Izrael: En la deka tago de ĉi tiu monato prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro.
Cross References
Genesis 22:8Kaj Abraham diris: Dio antaŭvidos al Si la ŝafon por la brulofero, mia filo. Kaj ili iris ambaŭ kune.
Exodus 6:6Tial diru al la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj juĝoj.
Exodus 14:15Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru.
Leviticus 1:2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la ŝafoj alportu vian oferon.
Numbers 1:1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la tabernaklo de kunveno en la unua tago de la dua monato de la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, dirante:
Joshua 7:14Kaj vi aliros matene laŭ viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ apartaj homoj.