Eliro 12:48
Kaj se enloĝiĝos ĉe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu ĉe li ĉiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari ĝin, kaj li estos kiel indiĝeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita manĝu ĝin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
47La tuta komunumo de Izrael faru ĝin.
49La sama leĝo estu por la indiĝeno, kaj por la aligentulo, kiu enloĝiĝis inter vi.
Cross References
Genesis 17:12Kaj en la aĝo de ok tagoj estu cirkumcidata ĉe vi en viaj generacioj ĉiu virseksulo naskita en la domo aŭ aĉetita per mono ĉe iu aligentulo, kiu ne estas el via idaro.
Exodus 12:43Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko: neniu fremdulo manĝu ĝin.
Numbers 9:14Kaj se loĝos ĉe vi fremdulo, li ankaŭ faru Paskon al la Eternulo; laŭ la rito de la Pasko kaj laŭ ĝia regularo li faru: sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indiĝeno.
Ezekiel 44:9Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj.
Galatians 3:28Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; ĉar vi ĉiuj estas unu en Kristo Jesuo.