Eliro 15:11
Kiu estas kiel Vi inter la dioj, ho Eternulo? Kiu estas kiel Vi, majesta en sankteco, Timinda kaj laŭdinda, faranta miraklojn?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
12Vi etendis Vian dekstran manon, Kaj ilin englutis la tero.
Cross References
Exodus 8:6Kaj Aaron etendis sian manon super la akvojn de Egiptujo, kaj la ranoj eliris kaj kovris la landon Egiptan.
Exodus 18:11Nun mi scias, ke la Eternulo estas pli granda ol ĉiuj dioj; ĝi estas pro tio, ke tiuj malbonintencis kontraŭ ili.
Deuteronomy 1:30la Eternulo via Dio, kiu iras antaŭ vi, Li batalos por vi, simile al ĉio, kion Li faris por vi en Egiptujo antaŭ viaj okuloj,
Deuteronomy 4:34Aŭ ĉu provis ia dio iri kaj preni al si unu popolon el inter alia popolo per provoj, per signoj, kaj per mirakloj, kaj per milito kaj per forta mano kaj per etendita brako kaj per grandaj teruraĵoj, simile al ĉio, kion faris al vi la Eternulo, via Dio, en Egiptujo, antaŭ viaj okuloj?
1 Samuel 2:2Neniu estas tiel sankta, kiel la Eternulo; Ĉar ekzistas neniu krom Vi, Kaj nenia defendanto simila al nia Dio.
1 Kings 8:23kaj li parolis: Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo supre nek sur la tero malsupre; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro;