Eliro 15:15
Tiam ektimis la ĉefoj de Edom; La potenculojn de Moab atakis tremo; Perdis la kuraĝon ĉiuj loĝantoj de Kanaan.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
14Aŭdis popoloj kaj ektremis; Teruro atakis la loĝantojn de Filiŝtujo.
Cross References
Genesis 36:15Jen estas la ĉefoj de la filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: ĉefo Teman, ĉefo Omar, ĉefo Cefo, ĉefo Kenaz,
Genesis 36:40Kaj jen estas la nomoj de la ĉefoj de Esav, laŭ iliaj gentoj, lokoj, kaj nomoj: ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet,
Numbers 22:3Kaj Moab tre timis tiun popolon, ĉar ĝi estis multenombra; kaj Moab ektremis antaŭ la Izraelidoj.
Deuteronomy 20:8Kaj plue la kontrolistoj parolu al la popolo, kaj diru: Kiu estas timema kaj senkuraĝa, tiu iru kaj revenu al sia domo, por ke li ne senkuraĝigu la koron de siaj fratoj, kiel lia koro estas.
Joshua 2:11Ni aŭdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuraĝo antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre.
Joshua 5:1Kaj kiam ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝis transe de Jordan okcidente, kaj ĉiuj reĝoj de la Kanaanidoj, kiuj loĝis apud la maro, aŭdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaŭ la Izraelidoj, ĝis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj.