Eliro 15:16
Falas sur ilin timo kaj teruro pro la grandeco de Via brako; Ili mutiĝas kiel ŝtono, ĝis pasas Via popolo, ho Eternulo, Ĝis pasas la popolo, kiun Vi akiris.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 6:7Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
Exodus 19:5Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon, vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj, ĉar al Mi apartenas la tuta tero.
Exodus 23:27Mian teruron Mi sendos antaŭ vi, kaj Mi konfuzos ĉiun popolon, al kiu vi venos, kaj ĉiujn viajn malamikojn Mi turnos al vi dorse.
Deuteronomy 11:25Neniu povos kontraŭstari al vi: timon kaj teruron antaŭ vi la Eternulo venigos sur ĉiun teron, sur kiu vi ekpaŝos, kiel Li diris al vi.
Deuteronomy 32:9Ĉar parto de la Eternulo estas Lia popolo; Jakob estas Lia hereda mezuritaĵo.
1 Samuel 2:9La piedojn de Siaj piuloj Li gardas, Kaj la malvirtuloj pereas en mallumo; Ĉar ne per sia forto potenciĝas la homo.