Eliro 15:17
Vi venigos ilin, kaj plantos ilin Sur la monto de Via heredo, Sur la loko, ho Eternulo, kiun Vi faris Via sidejo, En la sanktejo, ho Sinjoro, kiun pretigis Viaj manoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18La Eternulo reĝos ĉiam kaj eterne.
Cross References
Joshua 22:19Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
Psalms 78:54Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;
Psalms 80:8Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
Isaiah 5:1Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo;
Jeremiah 31:23Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Ankoraŭ oni parolos jenajn vortojn en la Juda lando kaj en ĝiaj urboj, kiam Mi revenigos iliajn kaptitojn: La Eternulo vin benu, ho loĝejo de justeco, sankta monto!
Ezekiel 37:26Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne.