Eliro 16:10
Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turniĝis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
11Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante:
Cross References
Exodus 13:21Kaj la Eternulo iradis antaŭ ili dum la tago en nuba kolono, por konduki ilin laŭ la ĝusta vojo, kaj dum la nokto en kolono fajra, por lumi al ili, ke ili povu iri tage kaj nokte.
Exodus 24:16Kaj la majesto de la Eternulo loĝis sur la monto Sinaj, kaj la nubo ĝin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo.
Exodus 40:35Kaj Moseo ne povis eniri en la tabernaklon de kunveno, ĉar kuŝis sur ĝi la nubo kaj la majesto de la Eternulo plenigis la tabernaklon.
Leviticus 9:23Kaj Moseo kaj Aaron eniris en la tabernaklon de kunveno kaj eliris kaj benis la popolon. Kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta popolo.
Numbers 16:19Kaj kunvenigis kontraŭ ili Koraĥ la tutan anaron ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno; kaj montriĝis la majesto de la Eternulo al la tuta komunumo.
1 Kings 8:10Kiam la pastroj eliris el la sanktejo, nubo plenigis la domon de la Eternulo.