Eliro 16:35
Kaj la Izraelidoj manĝis la manaon dum kvardek jaroj, ĝis ili venis en landon loĝeblan; la manaon ili manĝis, ĝis ili venis al la limo de la lando Kanaana.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
34Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis ĝin antaŭ la Atesto, por konserviĝi.
36Kaj omero estas dekono de efo.
Cross References
Numbers 32:13Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Izrael, kaj Li igis ilin vagadi en la dezerto dum kvardek jaroj, ĝis mortis la tuta generacio, kiu faris malbonon en la okuloj de la Eternulo.
Numbers 33:48Kaj ili foriris de la montoj Abarim, kaj haltis tendare en la stepoj de Moab, ĉe la Jeriĥa Jordan.
Deuteronomy 2:7ĉar la Eternulo, via Dio, benis vin en ĉiu faro de viaj manoj; Li gvidis vian iradon tra ĉi tiu granda dezerto; jen jam kvardek jarojn la Eternulo estas kun vi, kaj nenio mankis al vi.
Deuteronomy 8:4Via vesto ne sentaŭgiĝis sur vi kaj via piedo ne ŝvelis dum ĉiuj kvardek jaroj.
Deuteronomy 34:1Kaj Moseo supreniris de la stepo de Moab sur la monton Nebo, sur la supron de Pisga, kiu estas kontraŭ Jeriĥo. Kaj la Eternulo montris al li la tutan landon Gilead, ĝis Dan,
Nehemiah 9:15Kaj panon en la ĉielo Vi donis al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.