Eliro 2:15
Kaj Faraono aŭdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj ekloĝis en la lando Midjana, kaj li loĝis apud puto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 24:11Kaj li genuigis la kamelojn ekstere de la urbo, ĉe puto kun akvo, en vespera tempo, en la tempo, kiam eliras la virinoj, por ĉerpi akvon.
Genesis 25:4Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj Ĥanoĥ kaj Abida kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura.
Genesis 29:2Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da ŝafoj kuŝas apud ĝi; ĉar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda ŝtono estis sur la aperturo de la puto.
Exodus 18:4kaj la dua havis la nomon Eliezer, ĉar tiu diris: La Dio de mia patro helpis min, kaj savis min kontraŭ la glavo de Faraono.
1 Kings 19:1Aĥab rakontis al Izebel ĉion, kion faris Elija, kaj tion, ke li mortigis ĉiujn profetojn per glavo.
Proverbs 22:3Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas.