Exodus 22:9
Pri ĉiu maljustaĵo, ĉu ĝi estos pri bovo, ĉu pri azeno, ĉu pri ŝafo, ĉu pri vesto, pri ĉiu perditaĵo, pri kiu iu diros, ke ĝi estas lia, la afero de ambaŭ devas esti prezentita al la potenculoj; kiun la potenculoj trovos kulpa, tiu kompensu duoble al sia proksimulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 31:39kion sovaĝaj bestoj disŝiris, tion mi ne alportis al vi: ĝi estis mia malprofito; de mi vi postulis ĉion, kio estis ŝtelita en tago aŭ ŝtelita en nokto;
Exodus 22:4Se la ŝtelitaĵo, ĉu ĝi estas bovo, ĉu azeno, ĉu ŝafo, estos trovita en liaj manoj viva, tiam li kompensu duoble.
Exodus 22:28Potenculojn ne malbenu, kaj estron de via popolo ne insultu.
Leviticus 6:5aŭ ĉion, pri kio li mensoge ĵuris, li repagu per ĝia plena valoro kaj aldonu plie kvinonon de ĝi; al tiu, kies tio estas, li donu ĝin en la tago, kiam li alportas sian kulpoferon.
Deuteronomy 16:18Juĝistojn kaj kontrolistojn starigu al vi en ĉiuj viaj urboj, kiujn la Eternulo, via Dio, donos al vi laŭ viaj triboj; kaj ili juĝu la popolon per juĝo justa.
1 Kings 8:31Kiam iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo: