Eliro 23:1
Ne disvastigu malveran famon; ne kunigu vian manon kun malvirtulo, por esti atestanto de malbonago.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 20:16Ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
Leviticus 19:11Ne ŝtelu, kaj ne mensogu, kaj ne trompu unu alian.
Deuteronomy 5:20Kaj ne parolu kontraŭ via proksimulo malveran ateston.
2 Samuel 16:3Kaj la reĝo diris: Kie estas la filo de via sinjoro? Ciba respondis al la reĝo: Li sidas en Jerusalem, ĉar li diras: Nun la domo de Izrael redonos al mi la regnon de mia patro.
1 Kings 21:10kaj sidigu apud li du homojn malvirtajn, kaj ili atestu kontraŭ li kaj diru: Vi blasfemis kontraŭ Dio kaj la reĝo; kaj oni elkonduku lin, kaj priĵetu lin per ŝtonoj, ke li mortu.
Psalms 27:12Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.