Eliro 23:24
ne adoru iliajn diojn kaj ne servu ilin, kaj ne agu kiel ili agas, sed frakasu ilin kaj detruu iliajn statuojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 20:5ne kliniĝu antaŭ ili kaj ne servu ilin; ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj ĉe Miaj malamantoj,
Exodus 34:13sed iliajn altarojn detruu kaj iliajn statuojn rompu kaj iliajn sanktajn stangojn dishaku.
Leviticus 18:26Sed vi observu Miajn leĝojn kaj Miajn decidojn, kaj ne faru iujn el tiuj abomenaĵoj, nek la indiĝeno, nek la fremdulo, kiu loĝas inter vi
Numbers 33:52tiam forpelu de antaŭ vi ĉiujn loĝantojn de la lando, kaj detruu ĉiujn iliajn figurojn, kaj ĉiujn iliajn fanditajn bildojn detruu, kaj ĉiujn iliajn altaĵojn ekstermu;
Deuteronomy 7:25La figurojn de iliaj dioj forbruligu per fajro; ne deziru preni al vi la arĝenton aŭ oron, kiu estas sur ili, por ke vi ne kaptiĝu per tio; ĉar tio estas abomenaĵo por la Eternulo, via Dio.
Deuteronomy 12:30tiam gardu vin, ke vi ne enretiĝu per ili, post kiam ili estos ekstermitaj de antaŭ vi, kaj ke vi ne serĉu iliajn diojn, dirante: Kiel ĉi tiuj popoloj servis al siaj dioj, tiel mi ankaŭ faros.