Exodus 23:26
Ne estos seninfana nek sennaska en via lando; la nombron de viaj tagoj Mi faros plena.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 35:29Kaj Isaak konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.
Deuteronomy 28:4Benita estos la frukto de via ventro kaj la frukto de via tero kaj la frukto de via bruto, la naskitaĵo de viaj grandaj brutoj kaj la idaro de viaj malgrandaj brutoj.
Job 5:26En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.
Job 42:17Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satiĝinta de la vivo.
Psalms 90:10La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
Psalms 144:13Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco; Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj;