Eliro 24:10
Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritaĵo el brilanta safiro, kaj kiel la ĉielo mem, kiam ĝi estas klara.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
9Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la ĉefoj de Izrael.
11Li ne etendis Sian manon kontraŭ la ĉefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj manĝis kaj trinkis.
Cross References
Genesis 32:30Kaj Jakob donis al tiu loko la nomon Penuel, dirante: Ĉar mi vidis Dion vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kaj mia animo saviĝis.
Exodus 3:6Ankoraŭ Li diris: Mi estas la Dio de via patro, la Dio de Abraham, la Dio de Isaak, kaj la Dio de Jakob. Kaj Moseo kovris sian vizaĝon, ĉar li timis rigardi Dion.
Exodus 33:23Kaj kiam Mi formetos Mian manon, vi vidos Mian malantaŭan flankon, sed Mia vizaĝo ne estos videbla.
Judges 13:22Kaj Manoaĥ diris al sia edzino: Ni certe mortos, ĉar ni vidis Dion.
2 Chronicles 6:17Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David.
Isaiah 6:1En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.