Eliro 25:22
Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
21Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi.
Cross References
Genesis 18:33Kaj la Eternulo foriris, kiam Li ĉesis paroli kun Abraham; kaj Abraham reiris al sia loko.
Exodus 29:42ĉiama brulofero en viaj generacioj ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno antaŭ la Eternulo, kie Mi aperados antaŭ vi, por paroli tie kun vi.
Exodus 30:36Kaj pistu el tio subtilan pulvoron, kaj metu iom el ĝi antaŭ la keston de atesto en la tabernaklo de kunveno, kie Mi aperados al vi; plejsanktaĵo ĝi estu por vi.
Exodus 31:18Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.
Leviticus 16:2Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al via frato Aaron, ke li ne en ĉiu tempo eniru en la sanktejon malantaŭ la kurtenon, antaŭ la fermoplaton, kiu estas sur la kesto, por ke li ne mortu; ĉar en nubo Mi aperados super la fermoplato.
Numbers 17:4Kaj kuŝigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaŭ la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.