Eliro 28:3
Kaj diru al ĉiuj, kiuj havas saĝan koron kaj kiujn Mi plenigis per spirito de saĝo, ke ili faru por Aaron vestojn, por sanktigi lin, ke li estu Mia pastro.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Kaj faru sanktajn vestojn por via frato Aaron, por honoro kaj ornamo.
Cross References
Exodus 31:6Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Aĥisamaĥ, el la tribo de Dan; kaj en la koron de ĉiu kompetentulo Mi enmetis saĝon, por ke ili faru ĉion, kion Mi ordonis al vi:
Exodus 35:25Kaj ĉiu virino, kiu havis ian kompetentecon, ŝpinis kaj alportis ŝpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj ruĝan kaj bisinon.
Exodus 35:35Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de ĉia majstra laboro, por ĉia talenta brodado sur teksaĵo blua kaj purpura kaj ruĝa kaj sur bisino, por teksado de ĉia laboraĵo kaj pripensado de ideoj.
Exodus 36:2Kaj Moseo alvokis Becalelon kaj Oholiabon, kaj ĉiun kompetentulon, al kiu la Eternulo enmetis saĝon en la koron, ĉiun, kiun tiris lia koro entrepreni la laboron kaj fari ĝin.
Proverbs 2:6Ĉar la Eternulo donas saĝon; El Lia buŝo venas scio kaj kompreno.
Isaiah 28:24Ĉu ĉiutage la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon?