Eliro 28:30
Kaj metu sur la juĝan surbrustaĵon la signojn de lumo kaj la signojn de justo, por ke ili estu sur la koro de Aaron, kiam li eniros antaŭ la Eternulon; kaj Aaron ĉiam portu la juĝon de la filoj de Izrael sur sia koro antaŭ la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
31Kaj faru la tunikon de la efodo tutan el blua teksaĵo.
Cross References
Numbers 27:21Kaj li staru antaŭ la pastro Eleazar kaj demandu lin pri decido per la signoj de lumo antaŭ la Eternulo; laŭ lia vorto devas eliri kaj laŭ lia vorto devas eniri li kaj ĉiuj Izraelidoj kun li kaj la tuta komunumo.
Judges 1:1Post la morto de Josuo la Izraelidoj demandis la Eternulon, dirante: Kiu el ni plej antaŭe devas iri kontraŭ la Kanaanidojn, por militi kontraŭ ili?
Judges 20:23Kaj la Izraelidoj iris kaj ploris antaŭ la Eternulo ĝis la vespero, kaj demandis la Eternulon, dirante: Ĉu ni devas plue alproksimiĝi milite al la Benjamenidoj, niaj fratoj? Kaj la Eternulo diris: Iru kontraŭ ilin.
1 Samuel 23:9Kiam David eksciis, ke Saul intencas malbonon kontraŭ li, li diris al la pastro Ebjatar: Donu la efodon.
1 Samuel 30:7Kaj David diris al Ebjatar, la pastro, filo de Aĥimeleĥ: Volu alporti al mi la efodon; kaj Ebjatar alportis la efodon al David.
Nehemiah 7:65Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo.