Eliro 29:25
Kaj prenu tion el iliaj manoj, kaj forbruligu ĝin sur la altaro kune kun la brulofero, kiel agrablan odoraĵon antaŭ la Eternulo; ĝi estas fajrofero por la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 29:41La duan ŝafidon oferu ĉirkaŭ la vespero; faru kun ĝi kiel kun la matena donofero kaj verŝofero, ke ĝi estu agrabla odoraĵo, fajrofero por la Eternulo,
Leviticus 1:13Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro ĉion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
Leviticus 2:9Kaj la pastro prenos el la farunofero la parton promemoran kaj bruligos ĝin sur la altaro; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
Leviticus 3:3Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,
Leviticus 3:9Kaj li alportu el la pacofero kiel fajroferon al la Eternulo ĝian sebon, la tutan voston, detranĉitan ĉe la sakro, kaj la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,
Leviticus 3:14Kaj li alportu el ĝi ofere, kiel fajroferon al la Eternulo, la sebon, kiu kovras la internaĵojn, kaj la tutan sebon, kiu estas sur la internaĵoj,