Exodus 29:9
Kaj zonu ilin per zono, Aaronon kaj liajn filojn, kaj alligu sur ili mitrojn, por ke al ili apartenu la pastreco laŭ eterna leĝo; kaj konsekru Aaronon kaj liajn filojn.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Kaj liajn filojn alvenigu, kaj vestu ilin per la ĥitonoj.
Cross References
Exodus 27:21En la tabernaklo de kunveno, ekstere de la kurteno, kiu pendas antaŭ la atesto, aranĝadu ĝin Aaron kaj liaj filoj de vespero ĝis mateno antaŭ la Eternulo. Tio estu eterna leĝo en la generacioj de la Izraelidoj.
Exodus 28:40Kaj por la filoj de Aaron faru ĥitonojn, kaj faru por ili zonojn, kaj mitrojn faru por ili, por honoro kaj ornamo.
Exodus 40:15Kaj sanktoleu ilin, kiel vi sanktoleis ilian patron, ke ili estu Miaj pastroj; kaj ilia sanktoleiteco estu por ili por eterna pastreco en iliaj generacioj.
Leviticus 8:33Kaj for de la pordo de la tabernaklo de kunveno ne foriru dum sep tagoj, ĝis la tago, en kiu finiĝos la tempo de via konsekrado; ĉar sep tagojn daŭros via konsekrado.
Numbers 16:10Kaj Li alproksimigos vin kaj ĉiujn viajn fratojn, la idojn de Levi, kun vi; kaj nun vi postulas eĉ pastrecon!
Numbers 16:40memorige por la Izraelidoj, ke laiko, kiu ne estas el la idoj de Aaron, ne alproksimiĝu, por incensi antaŭ la Eternulo, por ke li ne fariĝu kiel Koraĥ kaj lia anaro, kiel diris la Eternulo al li per Moseo.