Exodus 3:9
Nun la krioj de la Izraelidoj venis al Mi; kaj Mi vidis la turmentojn, per kiuj la Egiptoj turmentas ilin.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
10Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo.
Cross References
Genesis 31:12Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: ĉiuj virbestoj, kiuj leviĝis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, ĉar Mi vidis ĉion, kion Laban faras al vi.
Exodus 1:11Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.
Exodus 1:22Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante: Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun filinon lasu viva.
Exodus 2:25Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.
2 Kings 20:5Reiru, kaj diru al Ĥizkija, la estro de Mia popolo: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi resanigos vin; en la tria tago vi iros en la domon de la Eternulo.
Psalms 9:14Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi ĝoju pro Via savo.