Eliro 31:14
Kaj observu la sabaton, ĉar ĝi estas sankta por vi; kiu ĝin malsanktigos, tiu mortu; ĉar se iu faros en ĝi laboron, tiu animo ekstermiĝu el la mezo de sia popolo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 30:33Se iu konsistigos ion similan kaj ŝmiros per ĝi laikon, li ekstermiĝu el sia popolo.
Exodus 35:2Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; ĉiu, kiu faros en ĝi laboron, estu mortigita.
Numbers 15:35Kaj la Eternulo diris al Moseo: Tiu homo mortu; per ŝtonoj mortigu lin la tuta komunumo ekster la tendaro.
Nehemiah 9:14Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, leĝojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.
Isaiah 58:13Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros ĝin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantaĵoj:
Ezekiel 20:16pro tio, ke ili malŝatis Miajn decidojn, ne sekvis Miajn leĝojn, kaj malsanktigis Miajn sabatojn; ĉar ilia koro sekvis iliajn idolojn.