Eliro 32:21
Kaj Moseo diris al Aaron: Kion faris al vi ĉi tiu poplo, ke vi venigis sur ĝin grandan pekon?
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Genesis 20:9Kaj Abimeleĥ vokis Abrahamon, kaj diris al li: Kion vi faris al ni? kaj per kio mi pekis antaŭ vi, ke vi venigis sur min kaj sur mian regnon grandan pekon? aferojn, kiuj ne estas farataj, vi faris kontraŭ mi.
Deuteronomy 13:6Se logos vin sekrete via frato, filo de via patrino, aŭ via filo, aŭ via filino, aŭ la edzino en viaj brakoj, aŭ via amiko plej intima, dirante: Ni iru kaj servu al aliaj dioj, kiujn ne konis vi nek viaj patroj,
1 Samuel 26:19Nun mia sinjoro la reĝo volu aŭskulti la vortojn de sia sklavo: se la Eternulo incitas vin kontraŭ mi, ekodoru farunofero; sed se homoj, tiam ili estu malbenitaj antaŭ la Eternulo; ĉar ili elpelis min nun, ke mi ne partoprenu en la heredaĵo de la Eternulo, kaj ili diras: Iru, servu al aliaj dioj.
1 Kings 21:22Kaj Mi agos kun via domo, kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj kiel kun la domo de Baaŝa, filo de Aĥija, pro la incito, per kiu vi Min incitis kaj pekigis Izraelon.