Eliro 33:11
Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizaĝon kontraŭ vizaĝo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne foriĝadis el la tabernaklo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 17:9Tiam Moseo diris al Josuo: Elektu al ni virojn, kaj eliru, batalu kontraŭ la Amalekidoj. Morgaŭ mi staros sur supro de monteto, kaj la Dian bastonon mi havos en mia mano.
Exodus 32:17Kaj Josuo aŭdis la bruon de la popolo ĝojkrianta, kaj li diris al Moseo: Bruo de batalo estas en la tendaro.
Numbers 12:7sed ne tiel estas kun Mia sklavo Moseo: en Mia tuta domo li estas konfidato.
Deuteronomy 5:4Vizaĝon kontraŭ vizaĝo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro;
Deuteronomy 34:10Ne aperis plu en Izrael profeto tia, kiel Moseo, kiun la Eternulo konis, vizaĝon kontraŭ vizaĝo;
Job 16:21Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.