Eliro 34:1
Kaj la Eternulo diris al Moseo: Skulptu al vi du ŝtonajn tabelojn kiel la unuaj; kaj Mi skribos sur la tabeloj la vortojn, kiuj estis sur la unuaj tabeloj, kiujn vi rompis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 31:18Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn ŝtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.
Exodus 32:19Kiam li alproksimiĝis al la tendaro kaj ekvidis la bovidon kaj la dancadon, tiam ekflamis la kolero de Moseo, kaj li forĵetis el siaj manoj la tabelojn kaj disrompis ilin sub la monto.
Deuteronomy 9:15Kaj mi turnis min kaj malsupreniris de la monto, kaj la monto brulis per fajro; kaj la du tabeloj de la interligo estis en miaj du manoj.
Psalms 119:89Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo.