Exodus 40:9
Kaj prenu la sanktan oleon, kaj sanktoleu la loĝejon, kaj ĉion, kio estas en ĝi, kaj sanktigu ĝin kun ĉiuj ĝiaj apartenaĵoj, por ke ĝi estu sankta.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
8Kaj aranĝu la korton ĉirkaŭe, kaj pendigu la kovrotukon ĉe la pordego de la korto.
Cross References
Exodus 37:29Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laŭ la arto de ŝmiraĵisto.
Leviticus 8:10Kaj Moseo prenis la sanktan oleon, kaj sanktoleis la tabernaklon, kaj ĉion, kio estis en ĝi, kaj li sanktigis ilin.
Psalms 45:7Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
Isaiah 61:1La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj,
John 3:34Ĉar tiu, kiun Dio sendis, parolas la vortojn de Dio; ĉar ne laŭmezure Li donas la Spiriton.
2 Corinthians 1:22kiu ankaŭ nin sigelis kaj donis al ni la antaŭgarantiaĵon de la Spirito en niaj koroj.