Eliro 5:1
Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 4:23kaj Mi diras al vi: Permesu, ke Mia filo iru kaj faru al Mi servon; se vi ne permesos al li iri, tiam Mi mortigos vian unuenaskitan filon.
Exodus 6:27Tio estas ili, kiuj parolis al Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el Egiptujo; tio estas Moseo kaj Aaron.
Exodus 7:16Kaj diru al li: La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis.
Exodus 8:17Ili faris tiel: Aaron etendis sian manon kun sia bastono kaj frapis la polvon de la tero, kaj aperis pikmuŝoj sur la homoj kaj la brutoj. La tuta polvo de la tero fariĝis pikmuŝoj en la tuta lando Egipta.
Exodus 9:1Kaj la Eternulo diris al Moseo: Iru al Faraono, kaj diru al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.
Exodus 10:3Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj diris al li: Tiel diris la Eternulo, Dio de la Hebreoj: Ĝis kiam vi rifuzos humiliĝi antaŭ Mi? forliberigu Mian popolon, ke ĝi faru al Mi servon.