Eliro 6:26
Tio estas tiuj Aaron kaj Moseo, al kiuj la Eternulo diris: Elirigu la Izraelidojn el la lando Egipta laŭ iliaj taĉmentoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Cross References
Exodus 3:10Iru do, Mi sendos vin al Faraono, kaj elkonduku Mian popolon la Izraelidojn el Egiptujo.
Exodus 6:13Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.
Exodus 7:4Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj.
Exodus 12:41Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta.
Exodus 13:18Kaj Dio kondukis la popolon ĉirkaŭire, per la vojo tra la dezerto, al la Ruĝa Maro. Kaj armitaj la Izraelidoj eliris el la lando Egipta.
Exodus 32:1Kiam la popolo vidis, ke Moseo longe ne malsuprenvenas de la monto, la popolo kolektiĝis antaŭ Aaron, kaj diris al li: Leviĝu, faru al ni diojn, kiuj irus antaŭ ni; ĉar pri tiu Moseo, la viro, kiu elkondukis nin el la lando Egipta, ni ne scias, kio fariĝis kun li.