Eliro 9:26
Nur en la lando Goŝen, kie estis la Izraelidoj, ne estis hajlo.
Londona Biblio
In The King James Version
Only in the land of Goshen, where the children of Israel were, was there no hail.
In Context
Cross References
Exodus 8:19Tiam la sorĉistoj diris al Faraono: Ĝi estas fingro de Dio. Sed la koro de Faraono restis obstina, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.
Exodus 9:4Kaj la Eternulo faros apartigon inter la brutoj de la Izraelidoj kaj la brutoj de la Egiptoj; kaj el ĉio, kio apartenas al la Izraelidoj, mortos nenio.
Exodus 10:23Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj.
Exodus 12:13Kaj la sango ĉe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi troviĝas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan.
Jeremiah 23:6En lia tempo Jehuda estos savita kaj Izrael loĝos sendanĝere; kaj jen estas la nomo, per kiu oni lin nomos: La Eternulo estas nia justeco.