Libro de Jeĥezkel 10:19
Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaŭ miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili stariĝis ĉe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la keruboj.
Read all of Libro de Jeĥezkel 10
Cross References
Ezekiel 1:17Irante, ili sin movadis sur siaj kvar flankoj; ili ne deturnadis sin dum la irado.
Ezekiel 8:16Kaj Li venigis min en la internan korton de la domo de la Eternulo, kaj jen ĉe la enirejo de la templo de la Eternulo, inter la portiko kaj la altaro, staras ĉirkaŭ dudek kvin homoj, kun la dorso al la templo de la Eternulo kaj kun la vizaĝo al la oriento, kaj adorkliniĝas orienten, al la suno.
Ezekiel 11:1Kaj levis min la spirito, kaj venigis min al la orienta pordego de la domo de la Eternulo, al tiu, kiu rigardas orienten. Kaj jen ĉe la enirejo de la pordego staras dudek kvin homoj, kaj inter ili mi vidas Jaazanjan, filon de Azur, kaj Pelatjan, filon de Benaja, estrojn de la popolo.
Ezekiel 43:1Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten.