Libro de Jeĥezkel 12:16
Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
17Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
Read all of Libro de Jeĥezkel 12
Cross References
Leviticus 26:40Tiam ili konfesos sian kulpon kaj la kulpon de siaj patroj en la malbonagoj, kiujn ili faris kontraŭ Mi kaj pri kio ili spitis Min.
1 Kings 9:6Sed se vi kaj viaj filoj deturnos vin de Mi, kaj ne observos Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn, kiujn Mi donis al vi, kaj vi iros kaj servos al aliaj dioj kaj adorkliniĝos al ili:
Isaiah 1:9Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
Isaiah 10:19La restaĵo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.
Isaiah 24:13Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj: kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.
Jeremiah 4:27Ĉar tiele diras la Eternulo: Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.