Libro de Jeĥezkel 12:19
Kaj diru al la popolo de la lando: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la loĝantoj de Jerusalem, pri la lando de Izrael: Sian panon ili manĝos en zorgoj, kaj sian akvon ili trinkos en teruro; ĉar la lando dezertiĝos de sia abundo pro la maljustaĵoj de ĉiuj siaj loĝantoj.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
18Ho filo de homo! manĝu vian panon kun tremo, kaj trinku vian akvon kun ĉagreno kaj zorgoj.
Read all of Libro de Jeĥezkel 12
Cross References
Genesis 6:11Kaj la tero malvirtiĝis antaŭ Dio, kaj la tero pleniĝis de maljustaĵoj.
Psalms 24:1Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Isaiah 6:11Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.
Jeremiah 6:7Kiel fonto elfluigas sian akvon, tiel ĝi elfluigas el si malbonon; nur perforteco kaj rabado estas aŭdataj en ĝi, antaŭ Mi estas ĉiam turmentado kaj batado.
Jeremiah 10:22Jen venas laŭta krio kaj granda bruo el norda lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj.
Jeremiah 25:11Kaj ĉi tiu tuta lando fariĝos ruino kaj dezerto; kaj tiuj nacioj servos al la reĝo de Babel dum sepdek jaroj.