Libro de Jeĥezkel 13:14
Mi detruos la muron, kiun vi ŝmiris per maltaŭga mortero, Mi disŝutos ĝin sur la teron tiel, ke nudiĝos ĝia fundamento; kaj ĝi disfalos, kaj vi pereos meze de ĝi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 13
Cross References
Psalms 11:3Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?
Isaiah 28:17Kaj Mi faros justecon la mezurŝnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifuĝejon de mensogo, kaj la kaŝejon forportos akvo.
Jeremiah 6:15Ĉu ili hontas, ke ili faras abomenindaĵon? ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi; tial ili falos inter la falantoj, ili renversiĝos, kiam Mi vizitos ilin, diras la Eternulo.
Jeremiah 14:15Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando — per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;
Ezekiel 13:9Kaj Mia mano estos kontraŭ la profetoj, kiuj profetas senbaze kaj antaŭdiras malveraĵon; en la konsilo de Mia popolo ili ne estos, kaj en la registro de la domo de Izrael ili ne estos enskribitaj, kaj en la landon de Izrael ili ne venos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
Ezekiel 13:23tial vi ne plu havos senbazajn viziojn kaj ne faros antaŭdirojn; kaj Mi savos Mian popolon el viaj manoj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.