Libro de Jeĥezkel 16:28
Kaj vi malĉastis kun la filoj de Asirio, ne povante satiĝi; vi malĉastis kun ili, kaj tamen ne kontentiĝis.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 16
Cross References
Judges 10:6Kaj la Izraelidoj plue faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj servadis al la Baaloj kaj al la Aŝtaroj kaj al la dioj de Sirio kaj al la dioj de Cidon kaj al la dioj de Moab kaj al la dioj de la Amonidoj kaj al la dioj de la Filiŝtoj; kaj ili forlasis la Eternulon, kaj ne servadis al Li.
2 Kings 16:10La reĝo Aĥaz iris Damaskon renkonte al Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li vidis la altaron, kiu estis en Damasko; kaj la reĝo Aĥaz sendis al la pastro Urija la bildon de la altaro kaj la desegnon de ĝia tuta konstruo.
2 Chronicles 28:16En tiu tempo la reĝo Aĥaz sendis al la reĝoj de Asirio, ke ili helpu al li.
2 Chronicles 28:23Kaj li alportadis oferojn al la dioj de la Damaskanoj, kiuj venkobatis lin, kaj li diris: La dioj de la reĝoj de Sirio helpas al ili; tial mi oferados al ili, kaj ili helpos al mi. Sed ili kaŭzis falon al li kaj al la tuta Izrael.
Jeremiah 2:36Kiel malestiminda vi fariĝis, ŝanĝante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.
Ezekiel 23:12Ŝi amis volupte la filojn de Asirio, estrojn kaj urboregantojn, siajn najbarojn, kiuj portis belajn vestojn, estis lertaj rajdistoj, kaj ĉiuj estis ĉarmaj junuloj.