Libro de Jeĥezkel 16:61
Kaj vi rememoros vian konduton, kaj hontos, kiam vi akceptos al vi viajn plej maljunajn kaj plej junajn fratinojn; kaj Mi donos ilin al vi kiel filinojn, sed ne pro via interligo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
62Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo;
Read all of Libro de Jeĥezkel 16
Cross References
Esther 9:27la Judoj decidis kaj akceptis por si, por sia idaro, kaj por ĉiuj, kiuj aliĝos al ili, ke ili nepre festados tiujn du tagojn laŭ la preskribo kaj en la difinita tempo ĉiujare.
Psalms 119:59Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.
Isaiah 2:2Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.
Isaiah 49:18Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj kolektiĝis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi ĉiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi ĉirkaŭligos vin per ili kiel fianĉino.
Isaiah 60:4Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.
Jeremiah 31:18Mi aŭdis, kiel Efraim diras pentante: Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertiĝos; ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio.