Libro de Jeĥezkel 16:63
por ke vi memoru kaj hontu, kaj por ke vi ne plu povu malfermi vian buŝon pro honto, kiam Mi pardonos al vi ĉion, kion vi faris, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
62Mi restarigos Mian interligon kun vi, kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo;
Read all of Libro de Jeĥezkel 16
Cross References
Ezra 9:6kaj mi diris: Ho mia Dio, mi hontas, kaj ĝenas min levi mian vizaĝon al Vi, ho mia Dio; ĉar niaj malbonagoj kreskis pli alten ol nia kapo, kaj nia kulpo fariĝis granda ĝis la ĉielo.
Psalms 39:9Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon, Ĉar Vi tion faris.
Psalms 79:9Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.
Isaiah 33:24Kaj ne diros la loĝanto: Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie loĝas, estas pardonita la kulpo.
Lamentations 3:39Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.
Ezekiel 36:31Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riproĉojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindaĵoj.