Libro de Jeĥezkel 18:20
Tiu animo, kiu pekas, ĝi mortos; filo ne suferos pro la malbonagoj de la patro, kaj patro ne suferos pro la malbonagoj de la filo; la virteco de virtulo estos sur li, kaj la malpieco de malpiulo estos sur li.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 18
Cross References
Exodus 32:33Sed la Eternulo diris al Moseo; Kiu ajn pekis antaŭ Mi, tiun Mi elstrekos el Mia libro.
Leviticus 5:17Kaj se iu pekos, farante iun el tiuj aferoj, kiujn la Eternulo malpermesis, sed li ne sciis kaj fariĝis kulpa, kaj li portos sur si sian pekon:
Leviticus 16:22Kaj la kapro forportos sur si ĉiujn iliajn malbonagojn en landon senkomunikiĝan; kaj li foririgos la kapron en la dezerton.
Numbers 18:1Kaj la Eternulo diris al Aaron: Vi kaj viaj filoj kaj la domo de via patro kune kun vi portos sur vi la kulpon pri la tabernaklo, kaj vi kaj viaj filoj kune kun vi portos la kulpon pri via pastrado.
1 Kings 8:32tiam aŭskultu en la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, kondamnante la manbonagulon, metante lian konduton sur lian kapon, kaj montrante la pravecon de la virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco.
2 Kings 14:6Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome: Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed ĉiu povas esti mortigata nur pro sia peko.