Libro de Jeĥezkel 18:6
ne manĝas sur la montoj kaj ne levas siajn okulojn al la idoloj de la domo de Izrael, ne malpurigas la edzinon de sia proksimulo kaj ne alproksimiĝas al virino en la tempo de ŝia monataĵo;
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
5Sed se iu estas virta kaj agas laŭleĝe kaj juste;
Read all of Libro de Jeĥezkel 18
Cross References
Leviticus 18:19Kaj al virino dum ŝia monata malpureco ne alproksimiĝu, por malkovri ŝian nudecon.
Leviticus 20:10Kaj se iu adultis kun edzinigita virino, se iu adultis kun la edzino de sia proksimulo, estu mortigitaj la adultinto kaj la adultintino.
Numbers 25:2Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo manĝadis kaj kliniĝadis antaŭ iliaj dioj.
Deuteronomy 22:22Se estos trovita viro, kuŝanta kun virino edzinigita, tiam oni mortigu ambaŭ, la viron, kiu kuŝis kun la virino, kaj la virinon. Tiel ekstermu la malbonon el Izrael.
Psalms 123:1Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!
Ezekiel 6:13Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam iliaj mortigitoj kuŝos inter siaj idoloj ĉirkaŭ iliaj altaroj sur ĉiu alta monteto, sur ĉiuj suproj de la montoj, sub ĉiu verda arbo, kaj sub ĉiu densfolia kverko, tie, kie ili faradis bonodorajn incensojn al ĉiuj siaj idoloj.