Libro de Jeĥezkel 19:9
Kaj oni metis ĝin en ĉenoj en kaĝegon kaj forportis ĝin al la reĝo de Babel; kaj oni metis ĝin en fortikigitan lokon, por ke oni ne plu aŭdu ĝian voĉon sur la montoj de Izrael.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 19
Cross References
2 Kings 24:15Kaj li forkondukis Jehojaĥinon en Babelon; kaj la patrinon de la reĝo kaj la edzinojn de la reĝo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon.
Jeremiah 22:17Sed viaj okuloj kaj via koro celas nur malhonestan profiton, verŝadon de senkulpa sango, faradon de rabado kaj de premado.
Jeremiah 36:30Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, reĝo de Judujo: Ne estos ĉi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos ĵetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto;
Ezekiel 19:7Ĝi difektis iliajn loĝejojn, dezertigis iliajn urbojn; kaj la lando, kun ĉio, kio estis en ĝi, eksentis teruron antaŭ la voĉo de ĝia blekegado.
Ezekiel 36:1Kaj vi, ho filo de homo, profetu pri la montoj de Izrael, kaj diru: Ho montoj de Izrael, aŭskultu la vorton de la Eternulo!