Libro de Jeĥezkel 20:40
Ĉar sur Mia sankta monto, sur la alta monto de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo, tie servos al Mi la tuta domo de Izrael, ĉiuj, kiuj estos en la lando; tie Mi akceptos ilin favore, kaj tie Mi akceptos viajn oferdonojn kaj la unuaaĵojn de viaj donoj, kun ĉio, kion vi dediĉas al Mi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 20
Cross References
Psalms 68:15Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana.
Isaiah 56:7Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj ĝojigos en Mia preĝejo; iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.
Isaiah 66:20Kaj ili venigos ĉiujn viajn fratojn el inter ĉiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur ĉevaloj kaj ĉaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.
Jeremiah 31:12Kaj ili venos kaj kantos sur la altaĵo de Cion; kaj ili rapidos al la bonaĵoj de la Eternulo, al la greno, al la mosto, al la oleo, al la ŝafidoj kaj bovidoj; kaj ilia animo estos kiel akvoriĉa ĝardeno, kaj ili ne plu havos malĝojon.
Ezekiel 37:22Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn.
Joel 3:17Kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kiu loĝas en Cion, sur Mia sankta monto; kaj Jerusalem estos sanktejo, kaj fremduloj ne plu iros tra ĝi.