Libro de Jeĥezkel 22:3
Diru, ke tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ho urbo, kiu elverŝas sangon en sia mezo, por ke venu ĝia tempo, kaj kiu faras al si idolojn, por malpuriĝi!
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
2Ĉu vi, ho filo de homo, volas juĝi la urbon de sango kaj montri al ĝi ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn?
Read all of Libro de Jeĥezkel 22
Cross References
2 Kings 21:9Sed ili ne obeis; kaj Manase forlogis ilin tiel, ke ili agis pli malbone, ol la nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj.
2 Kings 24:4ankaŭ pro la senkulpa sango, kiun li verŝis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni.
Isaiah 1:21Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj.
Ezekiel 7:2Ho filo de homo, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, pri la tero de Izrael: Fino venis, la fino por ĉiuj kvar randoj de la lando.
Ezekiel 22:4Per la sango, kiun vi elverŝis, vi kulpiĝis, kaj per viaj idoloj, kiujn vi faris, vi malpuriĝis; vi alproksimigis vian tempon kaj alvenigis vian jaron. Pro tio Mi faros vin hontindaĵo inter la nacioj kaj mokataĵo por ĉiuj landoj.
Ezekiel 22:27Ĝiaj potenculoj en ĝi estas kiel lupoj, kiuj disŝiras kaptitaĵon, verŝas sangon, pereigas animojn, por akiri profiton.