Libro de Jeĥezkel 22:7
Patron kaj patrinon oni malŝatis ĉe vi, fremdulon oni premis inter vi, al orfo kaj vidvino oni faris maljustaĵon ĉe vi.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
6Jen la estroj de Izrael, ĉiu el ili laŭ sia potenco, estis ĉe vi, por verŝi sangon.
8Miajn sanktaĵojn vi malestimis, kaj Miajn sabatojn vi malsanktigis.
Read all of Libro de Jeĥezkel 22
Cross References
Exodus 20:12Respektu vian patron kaj vian patrinon, por ke longe daŭru via vivo sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
Exodus 22:21Fremdulon ne ofendu, nek premu lin; ĉar fremduloj vi estis en la lando Egipta.
Deuteronomy 5:16Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe daŭru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.
Deuteronomy 27:19Malbenita estu, kiu forklinas la rajton de fremdulo, orfo, kaj vidvino. Kaj la tuta popolo diros: Amen.
Psalms 94:6Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili buĉas.
Proverbs 22:22Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego;