Libro de Jeĥezkel 23:22
Tial, ho Oholiba, tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi instigos kontraŭ vin viajn amistojn, de kiuj via animo tediĝis, kaj Mi venigos ilin sur vin de ĉirkaŭe:
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 23
Cross References
Isaiah 39:3Kaj venis la profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li: Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris: El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.
Jeremiah 6:23Pafarkon kaj lancon ili tenas forte; kruelaj ili estas kaj senkompataj; ilia voĉo bruas kiel maro; sur ĉevaloj ili rajdas, armite por la batalo kiel unu homo, kontraŭ vin, ho filino de Cion.
Ezekiel 16:37pro tio Mi kolektos ĉiujn viajn amistojn, kun kiuj vi ĝuis, kaj ĉiujn, kiujn vi amis, kaj ĉiujn, kiujn vi malamis, kaj Mi kolektos ilin kontraŭ vi de ĉirkaŭe, kaj Mi malkovros antaŭ ili vian nudecon, kaj ili vidos vian tutan hontindaĵon.
Ezekiel 23:28Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi transdonos vin en la manojn de tiuj, kiujn vi ekmalamis, en la manojn de tiuj, de kiuj via animo tediĝis.
Revelation 17:16Kaj la dek kornoj, kiujn vi vidis, kaj la besto, malamos la malĉastistinon, kaj faros ŝin izolita kaj nuda, kaj manĝos ŝian karnon, kaj forbruligos ŝin per fajro.