Libro de Jeĥezkel 23:32
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Vi trinkos la kalikon de via fratino, la profundan kaj larĝan; vi estos mokata kaj insultata pli, ol oni povas elporti.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
31Vi iris laŭ la vojo de via fratino, tial Mi donos ŝian kalikon en vian manon.
Read all of Libro de Jeĥezkel 23
Cross References
1 Kings 9:7tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj.
Psalms 79:3Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.
Jeremiah 25:9jen Mi sendos kaj kolektos ĉiujn nordajn gentojn, diras la Eternulo, kaj Mian servanton Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj Mi venigos ilin sur ĉi tiun landon kaj sur ĝiajn loĝantojn kaj sur ĉiujn naciojn ĉirkaŭe; kaj Mi elmetos ilin al ekstermo, kaj Mi faros ilin ruinoj, mokataĵo, kaj eterna dezertaĵo.
Jeremiah 48:26Ebriigu lin, ĉar li leviĝis kontraŭ la Eternulo; Moab plaŭdos en sia vomaĵo, kaj li mem estos objekto de mokado.
Lamentations 2:16Malfermegas kontraŭ vi sian buŝon ĉiuj viaj malamikoj; Ili fajfas kaj grincigas la dentojn, dirante: Ni englutis ŝin; Ĉi tiun tagon ni atendis, ni ĝin atingis, ni ĝin vidas.
Ezekiel 25:6Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Pro tio, ke vi aplaŭdis per la manoj kaj frapis per la piedoj kaj kun plena kora malestimo ĝojis pri la lando de Izrael —