Libro de Jeĥezkel 23:49
Kaj oni metos vian malĉastadon sur vin, kaj vi portos sur vi la pekojn pri viaj idoloj; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 23
Cross References
Isaiah 59:18Laŭ la faroj Li repagos: koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas.
Ezekiel 7:4Ne indulgos vin Mia okulo, kaj Mi ne kompatos; ĉar vian konduton Mi rekompencos sur vi, kaj viaj abomenindaĵoj estos meze de vi; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezekiel 9:10Tial ankaŭ Miaflanke Mia okulo ne indulgos, kaj Mi ne kompatos; ilian agadon Mi metos sur ilian kapon.
Ezekiel 16:43Pro tio, ke vi ne rememoris la tagojn de via juneco, sed incitis Min per ĉio tio, Mi ankaŭ metos vian konduton sur vian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo, por ke vi ne plu faru la malĉastaĵon kun ĉiuj viaj abomenindaĵoj.
Ezekiel 20:38kaj Mi eligos el inter vi tiujn, kiuj ribelis kaj pekis kontraŭ Mi, el la lando de ilia loĝado Mi elirigos ilin, sed en la landon de Izrael ili ne eniros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
Ezekiel 20:44Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi agos kun vi pro Mia nomo, ne konforme al via malbona konduto kaj al viaj pereigaj agoj, ho domo de Izrael, diras la Sinjoro, la Eternulo.