Ezekiel 24:21
Diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
20Kaj mi diris al ili: Aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
22Kaj vi agos, kiel mi agis: vian buŝon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne manĝos.
Cross References
1 Kings 9:7tiam Mi ekstermos Izraelon de la lando, kiun Mi donis al li; kaj ĉi tiun domon, kiun Mi sanktigis por Mia nomo, Mi forpuŝos de antaŭ Mia vizaĝo; kaj Izrael fariĝos proverbo kaj moko inter ĉiuj popoloj.
Psalms 74:7Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
Psalms 84:1Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
Psalms 96:6Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
Psalms 132:8Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.
Jeremiah 6:11Tial Mi pleniĝis de kolero de la Eternulo, Mi ne plu povas toleri; elverŝu ĝin sur la infanojn sur la strato kaj sur la interkonsiliĝon de la junuloj; kiel viro, tiel ankaŭ virino estos kaptita, maljunulo kaj profundaĝulo.