Libro de Jeĥezkel 25:13
pro tio tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi etendos Mian manon kontraŭ la landon de Edom, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn, kaj faros ĝin dezerto; de Teman ĝis Dedan ili falos de glavo.
Londona Biblio
In The King James Version
In Context
Read all of Libro de Jeĥezkel 25
Cross References
Genesis 6:7Kaj la Eternulo diris: Mi ekstermos de sur la tero la homon, kiun Mi kreis, de la homo ĝis la brutoj, ĝis la rampaĵoj, kaj ĝis la birdoj de la ĉielo; ĉar Mi pentas, ke Mi ilin kreis.
Isaiah 34:1Alproksimiĝu, popoloj, por aŭskulti; kaj atentu, ho gentoj; aŭskultu la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj produktoj.
Jeremiah 7:20Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mia kolero kaj indigno elverŝiĝos sur ĉi tiun lokon, sur la homojn kaj sur la brutojn kaj sur la arbojn de la kampo kaj sur la fruktojn de la tero; ĝi ekflamos kaj ne estingiĝos.
Jeremiah 49:7Pri Edom: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Ĉu jam ne ekzistas saĝo en Teman? ĉu la filoj jam ne havas konsilon? ĉu ilia saĝeco malaperis?
Lamentations 4:21Ĝoju kaj estu gaja, ho filino de Edom, kiu loĝas en la lando Uc; Ankaŭ al vi venos la kaliko, vi ebriiĝos kaj nudiĝos.
Ezekiel 14:13Ho filo de homo! se lando pekos kontraŭ Mi, forte kulpiĝante antaŭ Mi, tiam Mi etendos Mian manon sur ĝin, kaj rompos al ĝi la panan apogon, venigos sur ĝin malsaton, kaj ekstermos en ĝi la homojn kaj brutojn.